De tiam (Anja Karkiainen)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Vi komprenas min, mi sentis
tuj, jam dum unua horo.
Mi konsciis, ke lamentis
ankaŭ vi en via koro.

Krom paroli perrigarde
konfidenci ni aŭdacis.
Ekde tiam malpli arde
enaj vundoj pluagacis.

Vi foriris, kaj kormeze
tri doloroj nun sin trovas
tamen nur duone peze
ili min deprimi povas;

Mian propran kaj la vian
kaj sopiron mi kunportas.
Sed trovinte la alian
multe pli ni ambaŭ fortas.

Kun la bild' de vi memore
dankas mi, ĉar vi ekzistas.
Kvankam vi nun estas fore,
vivo ne plu tiom tristas.