Egale regale (Anja Karkiainen)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

De mia panjo petis,
Dolĉaĵon mi por lek'.
ŝi en saketon metis
Bombonojn grandajn dek.

Amiko al mi venis,
Salute diris: ĉaŭ!
Regale unu prenis.
Sakete restis naŭ.

Amiko venis dua
Kurante al la lok'.
Pro disdonado plua
Sakete restis ok.

Amiko venis tria
Malgranda, preskaŭ beb'.
Li estu ne envia!
Sakete restis sep.

Amiko venis kvara.
Ĉu li ricevis? Jes!
Mi estis malavara.
Sakete restis ses.

Amiko venis kvina
Pri unu petis min.
Mi estis ne obstina.
Sakete restis kvin.

Amiko venis sesa,
Aliĝis al la ar'.
Post peto (nenecesa!)
Sakete restis kvar.

Amiko venis sepa
Dolĉema ankaŭ li,
Etul' kun voĉo pepa.
Sakete restis tri.

Amiko venis oka.
Do, nun divenu, ĉu
Malkreskis kvanto stoka.
Sakete restis du.

Amiko venis naŭa.
Regalis kun plezur'
Mi kiel al antaŭa.
Nun restis unu nur.

Bombonon, kiu restis,
Mi enbuŝigis mem.
Sufiĉe tiom estis
Jam lasis min dolĉem'.

Sakete nun mi havas
Eĉ ne bombonon plu.
Neniom tio gravas.
Pli gravas kuna ĝu'!