Feliĉegan naskiĝtagon! (Zambankanzonoj)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Sidante sur la seĝ',
Malantaŭ vortareg'
Longege serĉis ni,
Kaj sole kaj en greg'
Esprimon ĝustan por
Saluti taŭge vin
Dum naskiĝtage tostas ni
Per rimoj kaj per vin'!

Ho, Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia dezir'!
Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia dezir'!

Ni serĉis tra la nokt',
Konfesu ni sen blag',
Sed mankas simpla vort'
Por via naskiĝtag'.
Nur eblas kunmetaĵ',
Nur kvarsilaba vort',
Nur "Feliĉegan Naskiĝtagon"
Jen kruela sort'!

Ho, Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia deziro!
Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia dezir'!

Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia deziro!
Zamenhof! Zamenhof! Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon: Jen nia dezir'!