Flegmulo (Михаил Поворин)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Ĉu mi rakontu al vi ion, gesinjoroj?
Au ĉu vi ridos? Ĉu mi restu en silent'?
En iu horo, aĉa plej el ĉiuj horoj
Min kaptis kion oni nomas nova sent'.
Kaj ekde tiam vivo mia,
Iam trankvila, harmonia
Fariĝis vera frenezaĵo kaj turment'.

Min kaptis oni per anonc' al tiu kurso.
Mi pagis monon kaj vizitis ĝin, kreten'!
Mi ĝin trapasis tiom lerte kiel urso,
Kaj en tendaro frenezula sidas jen.
Pri ĝi rakonti eĉ ne eblas,
Ĉar mia cerb' kaj koro feblas,
Sed mi klopodos, kvankam estas ega pen'.

Matene oni al kunveno ĉiujn vokas.
Mi tiun onin ekzekutus per mortpun'!
Ĉu freneziĝis li, aŭ ĉu malice mokas?
Ĉu eblas veki bonajn homojn kun la sun'?!
Mi dolĉe dormus ĝistagmeze,
Ĉar ellitiĝi estas peze
Post kanta hurlo tutan nokton sub la lun'.

Tamen malsato estas forto ellitiga.
Lavinte min per frida akvo el la kran',
Decidis mi al iu kurso paro-liga
Direkti iron mian kun amora plan'.
Min ligu al knabino bela
Por am' ĉevala... Ne: ĉiela!
Nu, kial ridas komencant' kaj veteran'?..

Kaj poste min la plej terura trafis pesto.
ĝis nun mi tremas, kiam venas rememor'.
Al bord' rivera por Neptuna gaja festo
Mi iris plena de espero kaj fervor'.
Sed iu ul' kun barbo herba,
Verŝajne, kun difekto cerba,
Ordonis min en la riveron ĵeti for!

Kaj kion do signifas tiuj tri literoj?
Ĉu eble "kajfa geripozo en silent'"?
Mi iris tien post la tago de suferoj,
Gvidata de la nevenkebla ama tent'.
Sed la spektado pli ol hora
Venigis min al stat' stupora.
Ĉu tiel kajfas tiu idiota gent?!

Jam noktomezo, sed ne dormas la tendaro.
Ĉe lignofajro diboĉadas ĉiuj plu,
Kaj sonas ŝmacaj dolĉaj kisoj en arbaro,
Ĉirkaŭe regas plena tohuvabohu'.
Sed mi enlitas jam senpove.
Ne jupijados mi denove.
Adiaŭ, mondo de Ĥaoso kaj enu'!