Foje nur (Михаил Поворин)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Tage, nokte naskas kor' kareson,
Tage, nokte l' kapon regas fol',
Tage, nokte la fabelĉarmecon
Spiras via dolĉparol'.

Foje nur en viv' renkont' aperas,
Foje nur fadenon ŝiras sort',
Foje nur, dum vintra frid' vesperas,
Tiel volas ami l' kor'.

La radi' degelas sunsubira,
Kovras florojn milda blukolor';
Kie nun vi, iam flamdezira,
Kiu vekis revojn en la kor'?

Foje nur en viv' renkont' aperas,
Foje nur fadenon ŝiras sort',
Foje nur, dum vintra frid' vesperas,
Tiel volas ami l' kor'.

Foje nur en viv' renkont' aperas,
Foje nur fadenon ŝiras sort',
Foje nur, dum vintra frid' vesperas,
Tiel volas ami l' kor'.