Frato sur la strato (Михаил Поворин)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Mia eta vigla frato
iam iris laŭ la strato.
Pro la ĵusa pluv-veter'
estis flako sur la ter'.

Tien li enĵetis ŝtonon,
malsekigis pantalonon.
Serpentumis kota flu'
laŭ femuro kaj genu'.

Kaj de sub kaŭĉuka boto
en aeron ŝprucis koto
dum li skuis ĝin per tret'
kaj ensaltis kun impet'.

Glitfalante en la flakon
malpurigis li la jakon.
Koto gutis dum ekstar'
sur vizaĝon de l' harar'.

Hejme panjo lin admonis.
Tuj li bani sin bezonis.
Tamen gaje diris li:
Espereble pluvos pli!