Kanto de krokodilo Gena

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Tra flaketoj brilantaj
Kuru preterpasantoj,
Fluu akvo je forta river'.
Kaj neniu konjektas,
Kial gaja mi estas,
Tia gaja dum pluva veter'.

Ludas mi la harmonikon,
Kaj neniu miras nun,
Ĉar en jaro naskiĝtago
Estas unu nur,
Ĉar en jaro naskiĝtago
Estas unu nur.

Eble venos sorĉist'
En blua helikoptero,
Esperante parolos kun mi,
Naskiĝinton gratulos
Kaj nenion postulos,
Ion dolĉan donacos al mi.

Ludas mi la harmonikon,
Kaj neniu miras nun,
Ĉar en jaro naskiĝtago
Estas unu nur,
Ĉar en jaro naskiĝtago
Estas unu nur.