Katjuŝa

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
La nebuloj flosas sur river'.
Sur la kru-utan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.
Sur la kru-utan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.

Sola iras, kante prisopiras
Stepan aglon, kiu flugis for,
Kaj ama-aton, kiun ŝi aspiras,
Kies vortojn tenas en la kor'.
Kaj ama-aton, kiun ŝi aspiras,
Kies vortojn tenas en la kor'.

Ho, kanteto, kanto junulina,
Flugu altan vojon de la sun'
Kaj la ka-aran en la for' landlima
De Katjuŝa korsalutu nun.
Kaj la ka-aran en la for' landlima
De Katjuŝa korsalutu nun.

Li revidu ŝin de malproksime
Kaj reaŭdu kanton ŝian tuj.
Kiel a-amon gardas ŝi anime,
Tiel zorgu li pri la patruj'.
Kiel a-amon gardas ŝi anime,
Tiel zorgu li pri la patruj'.

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
La nebuloj flosas sur river'.
Sur la kru-utan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.
Sur la kru-utan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.