La fluanta tajdo (Zambankanzonoj)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Jen la kanto de kuraĝ'
Por maristoj dum vojaĝ',
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi';
Do, kunkantu, maristar'!
Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloron certe gajnos vi!
Estas hela la ĉiel',
Ĉiam brilas nia stel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Kontraŭ vento, kontraŭ ond'
Kunbatalis nia rond',
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel';
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel'.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloron certe gajnos vi!
Estas hela la ĉiel',
Ĉiam brilas nia stel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Do, altiĝu nun la kor',
La ventego pasis for,
Kaj la teron preskaŭ vidi povas vi;
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun';
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloron certe gajnos vi!
Estas hela la ĉiel',
Ĉiam brilas nia stel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Levu velojn al ventet',
Levu voĉojn al kantet',
Levu korojn al ĉiama la esper';
Kaj altiĝu la kuraĝ',
Ĉar la fino de l' vojaĝ'
Estos nepre la triumfo de l' afer'.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloron certe gajnos vi!
Estas hela la ĉiel',
Ĉiam brilas nia stel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Estas hela la ĉiel',
Ĉiam brilas nia stel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!