Memoras valson mi ravsonan

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Memoras valson mi ravsonan
Printempan horon en malfru-u'
Al mi ĝin kantis voĉ' nekona,
De l' kanto ĉarma dolĉis flu'.

Jes, sonis vals' langvora, bela,
Jes, admirinda vals'.

Nun vintro, samas la piceoj
Arbare sub krepuskokro-on',
Kaj muĝas de neĝventoj veoj,
Kaj eksilentis valsa son'...

Nun kie vals' malnova, dolĉa,
Ĉi tiu rava vals'?..
Nun kie vals' malnova, dolĉa,
Ĉi tiu rava vals'?..
Nun kie vals' malnova, dolĉa,
Ĉi tiu rava vals'?..