Ne, ne, ne

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Ne, ne, ne, mi veturos tuj
Al la land' Esperantuj',
Ĉar kunvenos post longa jar'
En la arbaro amikar'.

Estos bonega renkontiĝ',
Tondros la kantoj ĝis aŭror',
Tie okazos renaskiĝ'
De miaj fortoj kaj humor'.

Ne, ne, ne, mi veturos tuj
Al la land' Esperantuj',
Ĉar kunvenos post longa jar'
En la arbaro amikar'.

Min ne timigas longa voj',
Estas malplena la monuj'
En ĉiu jar' po unu foj'
Logas min land' Esperantuj'.

Ne, ne, ne, mi veturos tuj
Al la land' Esperantuj',
Ĉar kunvenos post longa jar'
En la arbaro amikar'.

Oni parolas: "Pro l' agad'
Mi vagabondas por ĉiam'.
Tiel postulas la movad' -
Mia esper' kaj mia am!"

Ne, ne, ne, mi veturos tuj
Al la land' Esperantuj',
Ĉar kunvenos post longa jar'
En la arbaro amikar'.
Ĉar kunvenos post longa jar'
En la arbaro amikar'.