Revelacio

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Ho, amik', aŭ homo nekonata-a,
Prenu vi doloron de l' anim'.
Tuta mond' forgesos pri malsato-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.
Tuta mond' forgesos pri malsato-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.

Volas mi, ke ĉiu samterano-o
Aŭdu nun pri mia opini':
Lasos nin teruroj de malsano-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.
Lasos nin teruroj de malsano-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.

La rigard' radias je rideto-o.
Mano manon premas en uni'.
Eĉ river' ekfluos en dezerto-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.
Eĉ river' ekfluos en dezerto-o,
Tamen nur, se paco regos inter ni.

Ĉiuj ni ne rajtas, eĉ en penso-oj,
Je militkostumo vesti nin.
Flugos ni al foraj universo-oj,
Tamen nur, se paco regos inter ni.
Flugos ni al foraj universo-oj,
Tamen nur, se paco regos inter ni.

Ĉiu tag' de senmilita vivo-o
Gvidu nin al monda harmoni'.
Kredu do, ni fari povas ĉio-on,
Tamen nur, se paco regos inter ni.
Kredu do, ni fari povas ĉio-on,
Tamen nur, se paco regos inter ni.