Sur la herbejo (Anja Karkiainen)

Вы можете загрузить караоке файл на компьютер

Vastan herbejon ni kune trairis.
Bunte floradis la trifoliar'.
Unu planteton mi tiam primiris:
"Vidu, ĝi havas foliojn ja kvar!

Tia escepto al sia trovanto
Estas laŭdire feliĉa aŭgur'.
Do ni serĉadu, ĉar pli granda kvanto
Certe jen estas ol tiu ĉi nur!

Se la aliaj folioj forestus!
Ĉiujn facile ni plukus, ĉu ne?"
Vi min alridis: "Mi tamen protestus!
Kiel aspektus la kampo? Ho ve!

Huma grizeco kun kelkaj malmultaj
Verdaj punktetoj. Malloga vizi'!
Havu ĝin homoj avidaj kaj stultaj,
Sed mi preferas herbejon en si.

Dum mi vagadas, mi ĝuas rigarde
Freŝan verdecon de l' mola gazon'.
Kvaraj folioj, trovataj hazarde,
Estas al tio nur plaĉa aldon'."

Kapon levinte kun vi mi konsentis
Pri la beleco de l' herbokolor'.
Ne plu la kromaj folioj min tentis,
Sed mi kontentis pri l' verda trezor'.