Fajrereto

Denove de l'firmamento
Stel' vagabonda preterfajris terenfale,
Kaj blove la friska vento
Susuris pro la misfatal' sentimentale,
Ĉar en animo mia plena de sopi-i-ir'
Pro la subito ne vortigis la dezi-i-ir',
Sed nur aŭdigis ĉagrenite la suspi-i-ir':
"Jam tutegale..."

Amiko apudsidanta
La manon metas sur la ŝultron kaj konsolas:
"Liriko ne gravas vanta,
Necesas havi nur deziron, kiu solas
Kaj kiu ĉiam plene regas en la pe-e-ens',
Donacas forton kaj certecon al la me-e-ens',
Pro kiu batas via kor' kun pleninte-e-ens',
La sango bolas!"

Fajrereto, fajrereto,
Apudbrilu por anima varm',
Helpu kontraŭ vivostreto,
Efemera bagatelos varm'
Kaj ardu pli pro mia milda blov',
Vin gardu firme tuta mia pov'
En vivdanĝer', en korsufer'
Je l'nom' de amo reciproka kaj sincer'!

Ol stelo tro ambicia,
Prefere estu fajrereto en la manoj.
Fidelo varmiga ĝia
Valoras pli ol stela frid', samideanoj.
Do, mi deziras, ke por ĉiu homani-i-im'
Troviĝu sola fajrereto por inti-i-im',
Akorde sonu homaj koroj, kiel ri-i-im',
Tra l'vivlontanoj!

Fajrereto, fajrereto,
Apudbrilu por anima varm',
Helpu kontraŭ vivostreto,
Efemera bagatelos varm'
Kaj ardu pli pro mia milda blov',
Vin gardu firme tuta mia pov'
En vivdanĝer', en korsufer'
Je l'nom' de amo reciproka kaj sincer'!