Revenas bela tempo

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun,
Mi vivi volas nun!

Forlasis min malĝojo,
Ne venos plu al mi.
Esper' sur mia vojo,
En koro regas ĝojo,
Ĝin naskis sunradi',
Ĝin naskis sunradi'.

Revenas tagoj sunaj.
En tia bela temp'
Mi estas tiel juna,
Mi kantas nur pri suno,
Pri ĝojo, pri printe-e-e-emp'.

Kaj flugas mia kanto
Kun gaja birda ar'
Al kampo verdiĝanta,
Al riveret' bluanta
Al montoj, al arbar',
Al montoj, al arbar'.

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun,
Mi vivi volas nun,
Mi vivi volas nun!