Estas mi kaptita en amasmalliberej'
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraĝas movi min
C^ar en la taga lum
Montriĝas ĉiu mia ago
Ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat
Ĉiam min observas la okuloj
Kaj kreskas ĝis paniko
La malbeno de solec
Meze de aliaj prizonuloj
Sed je sunomalleviĝ
Mi liberiĝas de la pun
Kaj ĝuas vian amon
Finfine
Je la leviĝo de la lun
Ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraĝas movi min
Ĉar en la taga lum
Montriĝas ĉiu mia ago
Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun
Kaj vidas ĝin proksime al la tero
Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp
Venos ĝojo, venos nun vespero
Sed je sunomalleviĝ
Mi liberiĝas de la pun
Kaj ĝuas vian amon
Finfine
Je la leviĝo de la lun
Kiam la luno brilas tra via fenestro
Li estas la sola kiu rigardas nin
Sed mi bone konas la vizaĝon de l ĝentila noktoestro
Nenion li diros neniel mi timas lin
Sed je sunomalleviĝ
Mi liberiĝas de la pun
Kaj ĝuas vian amon
Finfine
Je la leviĝo de la lun